Totema paliso

pluraj totemaj palisoj en la parko Thunderbird Park de Viktorio, Brita Kolumbio
detalo de totema paliso en Vankuvero

Totema paliso estas monumenta skulptaĵo, ĉizita el arbotrunko kaj sekve pentrita. Totemaj palisoj ludas aparte gravan rolon en la totemisma kredo de la indianoj de la okcidenta marbordo de Nordameriko, kaj simboligas la totemajn bestojn kiuj komprenatas kiel emblemoj kaj identigiloj de indiana tribo. Ankaŭ nuntempe ili konsideratas identigaj simboloj de la indiĝenaj popoloj de Nordameriko kaj kiel artaĵoj estas ree aprezataj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy